X


[ Pobierz całość w formacie PDF ]

mi ne volus, ke vi havu la impreson, ke mia hejmo de
nun estas fermita por vi. Tute ne. Bonvolu �e okazo te-
lefoni al mi.
Korajn salutojn de via
Mary
Tria letero
Kara doktoro!
Mi konstatas, ke estas tre simpatie de via flanko, ke vi
�is nun ne respondis miajn leterojn. Via silento estas por
mi klara pruvo, ke vi konscias pri via malkorekta ago kaj
124
DEK DU AMRAKONTOJ
eLIBRO
nun ne volas min denove �eni. Mi komprenas, ke via
nobla animo simple hezitas a� ne povas ankora� trovi
la vojon al reciproka paci�o. Mi volas certigi vin, kara
doktoro, ke mi ne plu �agreni�as! Mi ser�is vin lastfoje
en la klubo por diri tion al vi, sed vi ne venis. �u vere mi
estas la ka�zo, ke vi ne vizitas plu la Esperantajn kunve-
nojn? Mi treege tion beda�rus, kaj jam pro nia komuna
verda afero mi pardonas al vi. Mi e� regajnis mian mal-
novan konfidon al vi kaj estus preta denove inviti vin
(mi �us ricevis novan provizon da Esperanto-likvoro).
Sed mi havas pli bonan ideon. �u vi volas morga�
renkonti�i je la 5-a horo posttagmeze en dancejo de ho-
telo  Bristol ? Estas tie bonega �azbanda muziko, kaj
muziko plifaciligas malagrablajn rendevuojn, �u ne? Mi
estas konvinkita, ke nia interparolo klarigos �ion.
Plej korajn salutojn de via atendanta
Mary
Kvara letero
Kara sinjoro Johano!
Kio verdire okazis? Kial vi ne estis hiera� en la dance-
jo? �u vi estas ofendita? Sed tio ja estus infana�o de via
flanko! Ni ja estis �iam bonaj gekamaradoj, mi bone me-
moras la lastan Esperantobalon, dum kiu vi dancis kun
mi preska� �iun dancon... Kaj la malagrablan epizodon
dum tiu nia komuna estado en mia lo�ejo mi jam de
125
DEK DU AMRAKONTOJ
eLIBRO
longe forgesis. Vi same forgesu �in! Bedaurindulo mia,
kiom vi devas suferi pro tia malsa�a ago! Mi konfesas, ke
la Esperanto-likvoro efektive estas iom forta kaj efikas
speciale al la temperamento. Eble anka� kulpis la tro
pasiaj amkonfesoj de tiu amerika junulo, kiujn vi la�tle-
gis al mi, eble anka� miaj harbukloj tro tikle karesis viajn
vangojn (mi memoras, ke ni komune legis la leteron
proksimigante niajn kapojn tre intime), jes, �io senkul-
pigas vin!
Eble vi pravas, ke vi ne volis rendevui en  Bristol . La
�azorkestro efektive estas tro brua, oni ne povas oportu-
ne interparoli. Tial mi proponas, ke ni morga� rendevuu
en kafejo  Marlene je la 6-a horo. Estas tie tre trankvile
kaj agrable. Ni babilos tiel, kiel iamaj bonaj kamaradoj,
�u jes? Kaj pri tiu stulta kisado en mia lo�ejo ni jam �esu
paroli!
Via
Mary
Kvina letero
Kara Johano!
Vi denove ne venis. Mi ne povas kompreni vian kon-
duton. Pardonu, ke mi ripro�as al vi kaj kritikas vian ag-
manieron. �u ne estas mal�entila�o ne respondi al miaj
leteroj kaj ne veni je fiksitaj rendevuoj? Sed konante vin
126
DEK DU AMRAKONTOJ
eLIBRO
kiel �entilulon mi supozas, ke io okazis, kio ka�zas vian
silentadon.
Mia kara Johano, pardonu ke mi tiel nomas vin, sed
mi sentas grandan kulpon kaj konsciencajn ripro�ojn!
Certe mi estis tro severa en miaj leteroj kaj ofendis vian
noblan koron. Via silento nervozigas min, depost mul-
taj tagoj mi ne plu dormas. Tial mi tre petas vin, ke vi in-
terkomuniku kun mi! Mi atendas �e la telefono morga�
inter la 9-a kaj 12-a horo matene.
Nepre!
Mary
Sesa letero
Kara Jo�jo!
Mi ne plu povas elteni. Vi konstanta silentado frene-
zigas min. Kial vi turmentas min, malfortan virinon, kiu
havas sendormajn noktojn? Kial vi pelas larmojn en
miajn okulojn kaj malfeli�igas min? �u mi meritas, ke vi
traktu min tiel kruele kaj senkore?
Jo�jo, �u vere vi volas min devigi al amkonfeso? Jes 
mi amas vin! Viaj kisoj tiuvespere svenigis min, feli�igis,
ebriigis min & mi ne povas plu silenti & mi estas frene-
za, mi devas pensi �iam pri viaj kisoj & mi fermas miajn
okulojn kaj revas, sopiras, deziregas, ke �io ripeti�u!
Venu, kara mia! Mi atendas! Venu!
Mary
127
DEK DU AMRAKONTOJ
eLIBRO
Epilogo
 Karulo! diris la bela eleganta Esperantistino Mary
malfermante la pordon de sia lo�ejo kaj preska� sven-
ante falis en la brakojn de la belkreska ridetanta doktoro
Johano, kiu tenis en la mano grandegan bukedon da ru-
�aj rozoj. Ili kisis sin longe kaj pasie. Poste, kiam la ru�aj
rozoj staris sur la tablo, kiam ili levis la glasetojn kun la [ Pobierz całość w formacie PDF ]

  • zanotowane.pl
  • doc.pisz.pl
  • pdf.pisz.pl
  • thierry.pev.pl
  •